Ĉi tiu blogo celas starigi diskutejon pri la (mal)kvalito de revuo Esperanto. Nuntempe la diskuto k disputos okazadas en diversaj retejoj: Libera Folio, uea-membroj, komitata listo de UEA, Facebook... La problemo estas, ke ne ĉiuj rajtas sendi mesaĝojn al/tra ĉiuj retejoj, aŭ eĉ ne eblas simple legi la mesaĝojn se oni ne estas membro de tiu aŭ alia retejo. Mi do kreis ĉi blogon por diskuti kaj disputi en unusola loko.